Harĉjo el marĉoj

Aĥ jes.

La fenomeno de Joĵin el marĉoj ankoraŭ ne iĝis tro konata en la E-medio – sed niaj lokaj esperantistoj volas performi la kanton dum IJK en Liberec’. Verŝajne en la ĉeĥa – unue mi miris sed poste rememoris ke por Ĉeĥio la ĉeĥa estas tute natura lingvo. :) Kiam mi eksciis tion – antaŭ preskaŭ tri monatoj – mi komencis serioze pensi pri tradukado de tiu kanto al Esperanto, ankaŭ ĉar mi havis jam bonan motivon.

Mi pristudis la kanton kaj komprenis ke traduki ĝin ne eblas. Kaj mi lasis tion sen daŭrigo.

Sed… bone, sen longaj antaŭparoloj, jen la tradukita refreno. Mian opinion pri la tuta cetera teksto mi ankoraŭ ne ŝanĝis.

Harĉjo el marĉoj iras tra la ŝlimo,
Harĉjo el marĉoj haltas ĉe vojlimo,
Harĉjo el marĉoj ĝis maten’ deĵoras,
Harĉjo el marĉoj kaptas kaj forvoras,

Kontraŭ tiu Harĉjo — nekredeblas la konsil’ –
Povas ion fari nure ŝprucaviadil’.

3 комментария на “Harĉjo el marĉoj”

  1. Slavik IVANOV пишет:

    Vi devos tion kanti kaj registri. Sen tio mi ne trovas la rimaĵon kantebla, ne ĉiuj partoj kuniras kun muziko.

  2. admin пишет:

    Mi ĵus registris; tamen mi terure kantas kaj ankaŭ la sono estas terura. Do mi respondu nur skribe.

    La sola problemo estas “el”. La resto bone kongruas:

    hArĉjo (el) mArĉoj = jOžin z bAžin (AaAa)
    Iras trA la ŝlImo = mOčálEm se plÍží (AaAaAa)

    kaj tiel plu

    kOntraŭ tIu hArĉjo = nA jožIna z bAžin (AaAaAa)
    nEkredEblas lA konsIl’ = kOho bY to nApadlO (AaAaAaA)
    plAtí jEn a pOUze = pOvas Ion fAri (AaAaAa)
    nUre ŝprUcavIadIl’ = prÁškovAcí lEtadlO (AaAaAaA)

  3. Slavik IVANOV пишет:

    Nu ja vi scias la vortojn de la originalo, dum mi ne tre bone; tial mi forgesis, ke ankaux en la originalo oni tre kunpremas cxiun duan frazon tie… Kun la klarigo sxajnas tre agrabla traduko, necesas nur popularigi :)

Оставить комментарий