Strangaj aferoj Тексты и подстрочники

Urĝa novaĵo

Posted on Июль 9, 2010

Mi venkis mian littolaĵon! Ĵus mi sukcese enigis la litkovrilon en la korespondan tukon. Vi povas starigi honoran monumenton de mi.

Связано с категорией: Esperanto Нет комментариев

Harĉjo el marĉoj

Posted on Май 22, 2009

Aĥ jes.

La fenomeno de Joĵin el marĉoj ankoraŭ ne iĝis tro konata en la E-medio - sed niaj lokaj esperantistoj volas performi la kanton dum IJK en Liberec’. Verŝajne en la ĉeĥa - unue mi miris sed poste rememoris ke por Ĉeĥio la ĉeĥa estas tute natura lingvo. :) Kiam mi eksciis tion - antaŭ preskaŭ tri monatoj - mi komencis serioze pensi pri tradukado de tiu kanto al Esperanto, ankaŭ ĉar mi havis jam bonan motivon.

Mi pristudis la kanton kaj komprenis ke traduki ĝin ne eblas. Kaj mi lasis tion sen daŭrigo.

Sed... bone, sen longaj antaŭparoloj, jen la tradukita refreno. Mian opinion pri la tuta cetera teksto mi ankoraŭ ne ŝanĝis.

Harĉjo el marĉoj iras tra la ŝlimo,
Harĉjo el marĉoj haltas ĉe vojlimo,
Harĉjo el marĉoj ĝis maten’ deĵoras,
Harĉjo el marĉoj kaptas kaj forvoras,

Kontraŭ tiu Harĉjo — nekredeblas la konsil’ -
Povas ion fari nure ŝprucaviadil’.

Связано с категорией: Esperanto 3 Комментарии

Kvieta flameto

Posted on Февраль 20, 2009

En mia antaŭa blogo mi faris multajn tradukojn de alilingvaj kantoj al la rusa. En ĉiu tiuspeca skribaĵo eblas legi la originalan tekston kaj pli-malpli precizan tradukon de la kanto kune, kaj estas ankaŭ ligilo al la kanto mem.

Nun mi havas tiun ĉi blogon, kiu estas parte en Esperanto. Verŝajne, per ĝi mi povus popularigi kaj interkonigi la plej bonajn ekzemplerojn de la nuna rusa muziko (kaj plialtigi intereson al la rusa lingvo en la E-medio), se mi faros la samon.

Tio estu la komenco. Mi rimarku ankaŭ ke pri miaj tradukoj de la rusa al Eo (kaj maladirekten) mi certas ĉiam. Tion mi ne povas diri plencerte pri tradukoj de kaj al aliaj lingvoj, ĉu ne?

La unua kanto, kiun mi konigos al vi, estas konata al pli-malpli ĉiu rusiano. Ĝi estis la ĉefkanto de tre populara TV-serio pri du kamionistoj. Do ne estas miro ke ĝi mem estas rakonto de aŭtovojaĝanto.

Al tiu ĉi kanto, feliĉe, bone aldoneblas ankaŭ fonetika transskribo (ĉar la solisto de la grupo kantas proksimume same kiel la homoj kutime parolas). Do mi profitis de tiu ebleco.

Ĝuu!

«Високосный год» — «Тихий огонёк» (Grupo “La superjaro” — “Kvieta flameto”).

Он садится с нею рядом,
Он берёт её за плечи,
И причудливым узором
Засверкает его речь:
ˈɔn sʌˈdʲiʦə ˈsʲnʲeɪ̯ʊ rʲadəm
ˈɔn bʲɪrʲɔt ɘˈjɔ zʌˈplʲeʧʲi
i prʲɪʧʲudlʲəʋɘm uˈzɔrəm
ˈzəsʋʲɪrˈkaɪ̯ət ˈjɪʋɔ rʲeʧʲ
Li sidiĝas apud ŝi,
Li prenas ŝin je la ŝultroj,
Kaj kiel bizara ornamo
Ekbrilas lia parolo:
«Слушай, там, далеко-далеко, есть земля.
Там Новый год, ты не поверишь,
Nам Новый год два раза в год,
Вот.
Там снег, там столько снега,
Что если б я там не был сам,
Я б не поверил, что бывает столько снега,
Что земля не видит неба
И звёздам не видать с вершин,
ˈsluʃəi̯ ˈtam dəlʲɪˈkɔ dəlʲɪˈkɔ ˈjesʲtʲ zʲɪˈmlʲa
ˈtam ˈnɔʋɘi̯ ˈgɔt, tɨ nʲəpʌˈʋʲerʲəʃ,
ˈtam ˈnɔʋɘi̯ ˈgɔt dʋa ˈrazə ˈʋgɔt
ˈʋɔt
tam ˈsʲnʲɛk, tam ˈstɔlʲkə ˈsʲnʲɛgə
ʃtɔ ˈjɛslʲəb ˈja tam ˈnʲɛbɘl ˈsam
ˈjap nʲəpʌʋʲɛrʲəl ʃtɔ bɘˈʋaɪ̯ət ˈstɔlʲkə ˈsʲnʲɛgə
ʃtɔ zʲɪˈmlʲæ nʲɪˈʋʲidʲət ˈnʲɛbə
i ˈzʋʲɔzdəm ˈnʲɛ ʋʲɪˈdatʲ sʋʲɪrˈʃɨn
“Vidu, tie, tre malproksime, estas lando,
Tie la Novjaro, vi ne kredos,
Tie la Novjaro estas dufoje jare,
Jen.
Tie estas neĝo, tiom da neĝo,
Ke se mi ne estintus tie mem,
Mi ne kredus ke povas esti tiom da neĝo,
Tie la tero ne vidas la ĉielon
Kaj la steloj ne vidas de supre
Как посреди огней вечерних и гудков машин
Мчится тихий огонёк моей души.
kak ˈpəsrʲɪdʲi ʌˈgnʲei̯ ʋʲɪˈʧʲɛrnʲəx ɨ gʊdˈkɔf mʌˈʃɨn
ˈmʧʲiʦə ˈtʲiçɪi̯ ʌgʌˈnʲɔk mʌˈjei̯ dʊˈʃɨ
Kiel inter la vesperaj lumoj kaj aŭtosirensignaloj
Kuras la kvieta flameto de mia animo.
Тихо-тихо-тихо...
Там Нью-Йорк говорит с Москвой:
„Москва-Москва, забери меня домой“...
Долгою, упрямою строкой
Бежит дорога подо мной,
Ещё чуть-чуть, и распрощаемся с землёй»,
А ей клянётся, что вернётся,
«Совру — так с места не сойду»,
Врёт,
Сойдёт.
tʲixə tʲixə tʲixə...
tam nʲʏˈjɔrk gəʋʌˈrʲit smʌˈskʋɔi̯
mʌˈskʋa mʌˈskʋa zəbʲɪˈrʲi mʲɪnʲa dʌˈmɔi̯
ˈdɔlgəɪʊ uˈprʲaməɪʊ strʌˈkɔi̯
bʲɪˈʒɨt dʌˈrɔgə pədʌˈmnɔi̯
jɪˈʃʲø ʧʲʏˈʧʲʏtʲ i rəsprʌˈʃʲæɪ̯əmsʲə zzʲɪˈmlʲøi̯
a ˈjei klʲɪˈnʲɔʦə ʃtɔ ʋʲɪrˈnʲɔʦə
sʌˈʋru tak ˈsmʲɛstə nʲəsʌi̯ˈdu
ʋrʲɔt
sʌi̯ˈdʲɔt
Trankvile, trankvile...
Tie Novjorko parolas kun Moskvo:
‚Moskvo, Moskvo, kunprenu min viahejmen‘...
Kiel longa, obstina linio,
Kuras la vojo sub mi,
Tio daŭros iom pli - kaj mi ekflugos...”
Kaj li ĵuras al ŝi ke li revenos,
“Se mi mensogas - mi ne depaŝu de tiu ĉi loko”,
Sed li mensogas,
Li depaŝos.
«Посреди огней вечерних и гудков машин
Мчится тихий огонёк моей души».
ˈpəsrʲɪdʲi ʌˈgnʲei̯ ʋʲɪˈʧʲɛrnʲəx ɨ gʊdˈkɔf mʌˈʃɨn
ˈmʧʲiʦə ˈtʲiçɪi̯ ʌgʌˈnʲɔk mʌˈjei̯ dʊˈʃɨ
“Inter la vesperaj lumoj kaj aŭtosirensignaloj
Kuras la kvieta flameto de mia animo”.
Посреди огней вечерних и гудков машин
Мчится тихий огонёк его души.
ˈpəsrʲɪdʲi ʌˈgnʲei̯ ʋʲɪˈʧʲɛrnʲəx ɨ gʊdˈkɔf mʌˈʃɨn
ˈmʧʲiʦə ˈtʲiçɪi̯ ʌgʌˈnʲɔk jɪˈʋɔ dʊˈʃɨ
Inter la vesperaj lumoj kaj aŭtosirensignaloj
Kuras la kvieta flameto de lia animo.
Какая глупость, право, верить его словам,
А не поверить грех
Тому, который веселее и светлее их всех,
Эх,
Она молчит и улыбается
Ему,
Тому,
Который возвращается...
kʌˈkaɪ̯ə ˈglupəsʲtʲ ˈpraʋə ˈʋʲerʲɪtʲ ˈjɪˈʋɔ slʌˈʋam
a nʲəpʌˈʋʲerʲɪtʲ grʲɛx
tʌˈmu kʌˈtɔrɘi̯ ʋʲɪsʲɪˈlʲeɪ̯ə i svʲɪˈtlʲeɪ̯ə ix fsʲɛx
ɛx
ʌna mʌlˈʧʲit ɨ ulɨˈbaɪ̯əʦə
jɪˈmu
tʌˈmu
kʌˈtɔrɘi̯ ʋəzʋrʌˈʃʲæɪ̯əʦə
Kiel stulte, verdire, estas kredi liajn vortojn,
Sed estus peko ne kredi
Al li, kiu estas pli gaja kaj hela ol ili ĉiuj,
Eĥ,
Ŝi silentas kaj ridetas
Al li,
Al tiu,
Kiu estas revenanta...
Посреди огней вечерних и гудков машин
Мчится тихий огонёк его души.
ˈpəsrʲɪdʲi ʌˈgnʲei̯ ʋʲɪˈʧʲɛrnʲəx ɨ gʊdˈkɔf mʌˈʃɨn
ˈmʧʲiʦə ˈtʲiçɪi̯ ʌgʌˈnʲɔk jɪˈʋɔ dʊˈʃɨ
Inter la vesperaj lumoj kaj aŭtosirensignaloj
Kuras la kvieta flameto de lia animo.

improvizado

Posted on Октябрь 18, 2008

kantetas:

legu la PoMEGon,
legu la PoMEGon,
ĉar nenio anstataŭos
ĉi tiun belan legon.

legu la PoMEGon,
legu la PoMEGon
kaj kapitulacu tuj
sub la Bertilan regon.

legu la PoMEGon,
legu la PoMEGon,
se vi ion ne komprenas —
demandu la kolegon...

Связано с категорией: Esperanto 2 Комментарии

Dialektoj

Posted on Июль 31, 2008

Tiŭ ĉi langŭ estas ĝalekto dē Speranto. Kopreneblas, ke la parolantoj de ĉi lango kredas sim paroli veran Esperanton, kvankam ili nek unufoje koprenas, se ilin alparolas alilanda Jsperantisto. Fakte, jlj estas la solaj 'omoj vivantaj en Esperantujo, ĉar kj onj ekster Esperantujo neniŭn pri tiŭ lando scīs.

N dla ŭkcidenda pahto tjutji lanðes edjistas alja djalekto, parolata nur n gejkaj etaj viladjoj kaj rapide mohtanda. Kvangam bla parolandoj de aljaj djalektoj ne tjam tjon kombrenas, aŭne ni devas savi tjuntji ljinɣvon?

Klī beŭsōnas kē itehēsas la dialeto de la noadē isūlē. E ĵi kre muŭtas okālē. Rezuŭtas īo ne kre kohenegla, kvake vēhe amūza.

Aĵ pŝi loĵdantoĵ-la ĝe sudaĵ montoĵ-la, onji nuvoŝte ĝiras joĵin tuĉe nje kapablji parolji jon kompŝenjeblan. Ŝĉeĵĝiĵe joĵ parolas ĉom ĉeruran ljingvaŝton, ce oĵeloĵ ĝe ŝĉuĵ, cuĵ ĉon aŭdas, kaŝas joĵin enĝe kapo-la. Nuĝie fama ljingviŝĉino-la Kataĵina Ĉuĉiĉ provis faĵi nje ĉom ĉeruĵe aspektantan ortografion por ĵdy, ŝed ŝy nje suĉeŝis, ŝtar njenjion kompŝenjis.

Jen ra ɸaʕto oʕijen||a de ra ran||o dijarekto jeĉ ɸri stʕanǂa ɸaʕorata jestas. Ra ŭoʕdo de ra voʕtoj ra ɸonetiko-kaj murtaŭ marsimiras tʕe jar ra dijarektoj jariaj. Janǂaŭ diɸeʕas gʕamatiko. Bedaŭʕin||aŭ, ra rinǂŭo ɸoʕmoʕtas ʕaɸidaŭ.

© Stanislav Syekirin kaj parte mi

Связано с категорией: Esperanto Нет комментариев

Ĉitaga sonĝo

Posted on Февраль 10, 2008

Mi pli kaj pli vidas tre interesajn sonĝojn. Kaj jen, ankaŭ hodiaŭ tage, kiam mi dormetis, mi sonĝis tre frenezan situacion.

Nu, estis io kiel ke mi legas novaĵojn en la reto kaj trovas tie ke sufiĉe granda parto de Serbio (nome — vertikala strio en la okcidento de la lando, kun la urboj Užice kaj Valjevo) ne plu estas parto de la lando. Sed tio ne estas ĉio. Ĝi ne simple apartiĝis. Ĝi aliĝis al la lando kiu estis okcidente.

Ne, vi ne divenos.

Okcidente de Serbio situis tute ne Bosnio, kiel povus pensi homoj lertaj en lernado de geografio. Tie estis Ukrainio!!

Ŝajne, mi legis la novaĵon kune kun Sanja, sed mi ne plene certas, ĉar mi sukcesis jam forgeseti multajn detalojn.

Nu, kion diri?

Unue, la sonĝo certe estis influita de la nunaj aferoj aŭdataj pri Kosovo.

Due, tiu “vertikala strio” laŭ la aspekto tre similas Transnistrion.

Kaj trie, mi povus tuj rememori la aferon kiu okazis al la kvin serbinoj en Estonio en la antaŭlasta jaro. Iu estono, eksciinte ke ili estas el Serbio, demandis: “Ho, ĉu vi aŭdis ke de via lando deiĝis unu plua peco?”

Nu, kaj tiuj ĉi tri aferoj, renkontiĝinte en mia kapo, naskis tian strangan fantazion. Mi ne komprenas nur, kian ligon kun ĉio ĉi havas Ukrainio?

P. S. Jen, amiko sufloris: Transnistrio estas apud Ukrainio. Nu, ĉio kongruas.

Связано с категорией: Esperanto Нет комментариев

MLF-2!

Posted on Октябрь 29, 2007

La dua Moskva Lingva Festivalo pasis. Pasis bone. Mi eĉ ne povas bone klarigi, kio plaĉis al mi plej, verŝajne la etoso, — tiom da homoj, konataj de mi kaj ne nur, kelkaj novaj (re)konatiĝoj, ekzemple kun Geĉjo kaj Ksenia, kaj tiel plu.

Entute mi estis ekster la hejmo dum 15 horoj kaj sentis min ĉi-matene tute senfortigita. Sed en la festivalo ĉio estis bona, krom, certe, tiu afero, pri kiu ĉiu konsentos kun mi, — estis tro malmulte da malvarma trinkaĵo. Ĉiuj boteloj kun akvo estis inter ni, la instruantoj, kiel oro. Sed ne gravas.

Ankoraŭ pri homoj. Mi finfine renkontis Deziratan, post preskaŭ jara malklareco, sed kio okazis? Ni brakumiĝis, mi alkondukis ŝin al... ne gravas kien, kaj post tio mi tute ne vidis ŝin. Fakte, mi vidis ŝin dum la solena fermo sidantan en la solenejo, sed mi tute ne povis alparoli al ŝi. Tuj post la fermo ŝi foriris, domaĝe...

Nu bone. Mi parolu pri la esenco.

Estis entute sep lecionaj blokoj, kaj kvar el ili estis miaj — du lecionoj de la serba lingvo kaj dubloka slava lingva teritorio. La serban mi pasigis iom strange — mi forgesis ambaŭfoje pri io, sed ambaŭfoje pri diversaj aĵoj. Ekzemple, dum la unua leciono mi forgesis la tekston kiun mi devis laŭtlegi, kaj dum la dua mi preskaŭ forgesis rakonti pri la diferencoj inter la serbokroataj lingvoj. Sed ambaŭ lecionoj estis bonaj. Kaj mi denove certiĝis ke oni bezonas por prezentado ne 30 minutojn, sed 40!

Dum la slava lingva teritorio ni — mi, beloruso, rusistino kaj polino — faris kvizon pri la rusa kaj iom pri la slavaj lingvoj, laŭtlegis versojn, kantis kantojn kaj rakontis pri siaj lingvoj, sed fakte ĝi ne estis sufiĉe bona, kaj la homoj konstante foriradis.

Krom tio mi vizitis la albanan, kiun prezentis mia konato Daniil, kaj mi restis kontenta pri ĝi, sed — aĉe — mi nun ne sukcesas rememori tiun plej strangan modon de la albana, pri kiu li rakontis. Mi do demandu lin denove. Kaj, certe, al mi plaĉis la vorto mirupafshim ‘ĝis revido’.

Krome, mi iom meditis kien mi iru dum la tria bloko, ĉu al Anton kun la belorusa, aŭ al Dezirata kun la rumana, aŭ al esperantistoj por babili. Kaj mi malfeliĉe elektis la trian. Tie fakte estis nur Svetlana Smetanina, Geĉjo, Yuri el Brazilo (kun kiu mi interkomunikiĝis la tutan tagon) kaj mi. Krome venis kelkaj komencantoj kaj kelkaj ekinteresiĝintoj, sed entute estis treege enuige.

Kaj la lasta afero por kiu mi havis tempon kaj deziron estis la prezentado de la rusa. Tie mi eĉ iom partoprenis, kaj Iranta poste dankis min pro helpo.

Kun ŝi mi fakte multe disputadis pri diversaj lingvaj aferoj kaj antaŭ la festivalo, kaj poste. Kaj kiam mi, ŝi kaj Anton estis irantaj al metroo, ni multe babilis pri lingvoj, ŝia profesio kaj io simila.

Sed antaŭ tio okazis ankoraŭ du aferoj, nome la solena fermo kaj la bankedo. Eĉ tie ni tre rapide eltrinkis ĉion, kaj la malfermo estis tro longa, sed al ĉiuj plaĉis. Tie estis ĉefe koncerto, kie kantis kaj dancis multaj homoj, kaj inter ili Anton. Kaj tiu koncerto finiĝis 45 minutojn post la atendita tempo. Sed ne gravas, ĉio bonis.

Bone, homoj... por kio mi fakte skribas ĉion ĉi? Mi mem ne scias. Mi ja ne scipovas plene transdoni miajn emociojn. Sed mi esperas ke tiajn emociojn ekhavas, pere de nia helpo, multaj homoj, — kaj prave, ne nur ekhavas emociojn, sed ekinteresiĝas pri io nova rilata al lingvoj. Ĉar por mi estas tre grave ke homoj estu pli edukitaj pri la lingvaj aferoj — ja mi mem tute ne imagas vivon sen tio.

Nun mi esperas ke mi sukcesos denove veni venontjare al Peterburgo, al la dua tiea festivalo. Sed tion ni vidos poste.

Связано с категорией: Esperanto 2 Комментарии